29/12/2009 06:39

Esperanto en la 80-aj jaroj: celoj kaj metodoj

"Esperanto en la 80-aj jaroj: celoj kaj metodoj" (oni celis: 1980-aj jaroj) estis la temo de la 36-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1980 en Raŭmo, Finnlando. Dum la kongreso cento da kongresanoj kunvenis en pluraj plenkunsidoj por trakti la temon. Estiĝis tri laborgrupoj, el kiuj du verkis tekston, kiu poste publikiĝis. Unue aperis la pli konata "Manifesto de Raŭmo", poste "Esperanto en la 80-aj jaroj[1]". En tiu lasta kunlaboris interalie Thomas Bormann, András Lukács, Amri Wandel kaj Lu Wunsch-Rolshoven.

La ĉi-sekva teksto ne estis vaste publikigita kaj ne okazis multa diskutado de ĝi. Tamen ĝiaj ideoj, ĉefe tiuj pri amaskomunikilaj rilatoj, estis bazo almenaŭ de la ĉi-kampa aktiveco de Germana Esperanto-Junularo, kies Internacia Seminario en la 1980-aj jaroj kreskis de ĉ. 150 al pli ol 300 partoprenantoj - nelaste pro daŭra raportado pri ĝi kaj Esperanto en gazetaro, radio kaj televido.

Esperanto en la 80-aj jaroj
I. Celoj kaj konstatoj

   1. La nuna Esperanto-movado - nacia kaj internacia - estas multe tro fermita al la ekstera mondo. De ekstera vidpunkto ĝi ofte havas sektecan aspekton.
   2. Esperanto kiel lingvo-kultura fenomeno estas tro malmulte konata, kaj sekve havas malgrandajn ŝancojn signife progresi. Tial nia tuja kaj prioritata celo devas esti amasa informado pri Esperanto. Ni ne povas kaj ne devas altrude varbi amasojn por lerni Esperanton - ĉar per "amasoj" ni celas milionojn - tiujn amasojn ni devas unue informi pri Esperanto, ĝiaj avantaĝoj kaj atingoj - unuavice per la amasmedioj.
   3. Pluraj el la praceloj de Esperanto, kiujn multaj agemuloj ankoraŭ fidele sekvas, ne estas realigeblaj kaj ne plu taŭgas al nuntempaj vivo kaj evoluo.
   4. Esperanto ne fariĝos "oficiala" au "ĉies dua" lingvo, almenaŭ ne en la videbla estonteco. Tiu kiu volas serioze informi pri Esperanto, devas modifi siajn metodojn laŭ pli realismaj kaj atingeblaj celoj.
   5. Dum preskaŭ cent jaroj montriĝis, ke Esperanto taŭgas por ĉion esprimi. Nun ni devas tiun mesaĝon porti eksteren, pruvi ke Esperanto povas ankaŭ diri ion - ion internacie valoran.
   6. La faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek celo por la esperantistoj; la angla jam rolas kiel helplingvo sur multaj terenoj. Esperanto havas alian, pli valoran rolon.
   7. Kelkaj el la pli valoraj celoj de la Internacia Lingvo laŭ nia koncepto estas:

          - kontaktoj inter ordinaraj personoj kaj iliaj kulturoj kaj tradicioj

          - sendiskriminaciaj kontaktoj internacie

          - lingva modelo kaj propedeŭtiko por lingvoinstruado.
II. Metodoj kaj rekomendoj

   1. Oni akcentu fakan agadon en la movado kaj agadon kun neesperantistaj organizoj. Tie la esperantistoj membroj diskonigu la avantaĝojn de Esperanto per la laboro jam farita per Esperanto en la koncerna fako kaj per kontakteblecoj inter samfakuloj de diversaj lingvaj regionoj. Oni koncentriĝu sur tiuj fakterenoj, kiuj estas la plej perspektivaj: kiuj rapide evoluas, havas sufiĉe da sperto kaj fakuloj en la Esperanto-movado kiel komputado, medicino, ekologio, pedagogio.
   2. La movado kaj ĝiaj instancoj ne havu centrisman, sed federaciisman strukturon. Estu forlasita la ideologio de "familia rondo", kiu mallogas eksterajn interesiĝantojn.
   3. Estu laŭeble akceptata ĉies helpo, sen kondiĉigi ĝin de lingvokono aŭ de absoluta neŭtraleco. Tio speciale gravas por ŝtataj subvencioj kaj por personoj en gravaj pozicioj.
   4. La movado facile disponigu materialon por artikoloj kaj korespondkursojn por hazardaj kaj spontaneaj okazoj al intervjuo aŭ kursaranĝo, kiuj estas ofte maltrafataj pro manko de materialo.
   5. Oni sisteme turnu sin al registaroj kaj instancoj rilate Esperanton kaj lingvajn problemojn. Antaŭ balotadoj oni demandu politikistojn pri ilia sinteno al Esperanto; kaj la reagoj, se favoraj, estu poste cititaj en la amasmedioj.

III. Informado ekstera

   1. Esperanto-informado estu plurŝtupa: unue informado per la amasmedioj. Due prelegoj, ekspozicioj, publikaj diskutoj. Trie individua informado. Nur poste sekvu aktiva instruado kaj varbado al aktiviĝo en la movado. La ĝenerala informado ne estu truda, sed sen tuja devigo al pluaj paŝoj.
   2. La informoj al la ĝenerala publiko temu ĉefe pri utiligo de Esperanto, multnaciaj Esperanto-kunvenoj, kulturinterŝanĝoj, avantaĝoj per Esperanto. La avantaĝoj de Esperanto kiel internacia komunikilo estu nur konkrete aplikataj.
   3. La celo de la publika informado estu ligi Esperanton kun nocioj kiel internacieco, kulturinterŝanĝo, komunikado internacia, evito de lingvaj problemoj k.t.p.
   4. Informante pri Esperanto ni devas atentigi ke Esperanto ne estas celo en si mem, sed rimedo por plibonigo de la internacia komunikeco, kiu ebligos ŝpari grandajn sumojn nuntempe elspezataj pro la multlingveco, tradukoj k.t.p.

Notoj kaj referencoj

   1. ↑ Esperanto en la 80-aj jaroj. Dokumento el diskutoj en Rauma [1980], redaktis Amri Wandel, en: GEJ-Gazeto, 1981, n-ro 2, p. 14-15.
 

—————

Reiru


Legadaro en Esperanto

29/12/2009 06:39

Esperanto en la 80-aj jaroj: celoj kaj metodoj

"Esperanto en la 80-aj jaroj: celoj kaj metodoj" (oni celis: 1980-aj jaroj) estis la temo de la 36-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1980 en Raŭmo,...

Legi plu!

—————

04/07/2009 15:22

Inaŭgura Parolado de Barack Obama

Miaj kuncivitanoj, mi staras antaŭ vi hodiaŭ, humiligita pro la tasko antaŭ ni, dankema pro la fido donita de vi, konscia pri la oferoj de niaj antaŭuloj. Mi dankas al Prezidento Bush pro lia servo...

Legi plu!

—————

04/07/2009 15:21

Preĝo sub la Verda Standardo

  Al Vi, ho potenca, senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, Sed ĉiu egale en...

Legi plu!

—————

04/07/2009 15:20

Bulonja deklaracio

La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn...

Legi plu!

—————

04/07/2009 15:06

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala Asembleo, 10 decembro 1948. Antaŭkonsideroj Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj...

Legi plu!

—————

04/07/2009 14:59

Manifesto de Raŭmo (Originala Teksto)

Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (1980 07 25 / 08 01), la temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj...

Legi plu!

—————


 

Biblioteko.tk es un portal que funciona como un gran archivo de cursos, textos y noticias relacionadas con el Esperanto, este portal es un buen punto de inicio para los que se inician en el aprendizaje del idioma y ser una herramienta de consulta para los que ya lo hablan y quieren perfeccionarlo.

El contenido de la página está en constante creación; si tiene algún comentario por favor déjelo en la sección Komentejo


Vidu Ankaŭ

Esperanto Kolombio

La oficiala retejo de la Kolombia Esperanta Ligo


UEA.org

La Universala Esperanta Asocio ĉe Interreto


Esperanto.net

La Multlingva Informcentro pri Esperanto


Esperanto.com

Virtuala Komunumo


Esperanto.es

Oficiala Retejo de la Esperanta Hispana Federacio


Ameriko.org

Esperanto tra la kontinento


Liberafolio.org

Sendependa movada bulteno


Everk.it

Akademio Literatura de Esperanto


Tejo.org

Tutmonda esperanta junulara organizo


Laloko.org

Retejo de Olof Olsson kaj Daniel Salomon


Bertilow.com

La retejo plej konsultata, kun prigramatikaj tekstoj


Esperanto.org.br

Brazila Esperanto Ligo


Librejo.com

Via fonto de bonaj libroj


RadioVerda.com

Estas pionira sendependa Esperanta Radio


Reta Vortaro

La plej granda multlingva vortaro


JJmariano.com

La retejo de nia brazila amiko, kun multaj belaj fotoj


Eventeo.net

Alia vidpunkto pri nia mondo


Klaku.net

Via domokratia amaskomunikilo



free counters