04/07/2009 15:22

Inaŭgura Parolado de Barack Obama

Miaj kuncivitanoj, mi staras antaŭ vi hodiaŭ, humiligita pro la tasko antaŭ ni, dankema pro la fido donita de vi, konscia pri la oferoj de niaj antaŭuloj.

Mi dankas al Prezidento Bush pro lia servo al nia lando, [aplaŭdo] kaj pro la donacemo kaj kunlaboremo, kion li montris dum ĉi tiu transdono.

Kvardek kvar Usonanoj jam ĵuris kiel prezidanto. La vortoj estis parolitaj kaj dum leviĝantaj tajdoj de prospero, kaj dum la trankvilaj akvoj de paco. Tamen de tempo al tempo oni diras la ĵuron inter kuniĝantaj nuboj kaj furiozaj tempestoj. Dum tiaj momentoj, Usono persistis — ne nur pro lerteco aŭ vizio de altranguloj, sed ĉar ni la usonpopolo[1] restis fidelaj al la idealoj de niaj antaŭuloj, kaj lojalaj al niaj fundamentaj dokumentoj.

Tiel estis; tiel devos esti kun ĉi tiu generacio de usonanoj.

Ni bone komprenas, ke ni estas en la mezo de krizo. Nia nacio militas kontraŭ vasta reto de perforto kaj malamo. Nia ekonomio severe malfortiĝis, rezulto de avaro kaj malrespondeco de iuj, sed ankaŭ pro nia kolektiva malsukceso fari malfacilajn elektojn, kaj prepari la nacion por nova epoko. Hejmoj perdiĝis, laborpostenoj malaperis, negocoj fermiĝis. Nia sanitara servo tro kostas, niaj lernejoj malhelpas tro multajn — kaj ĉiu tago plue montras, ke niaj manieroj uzi energion fortigas niajn malamikojn kaj endanĝerigas nian planedon.

Jen la indikoj de krizo, laŭ datumoj kaj statistikoj. Malpli mezurebla, sed ne malpli profunda, estas la perdado de memfido tra nia lando; obstina timo, ke la velkado de Usono estas neevitebla, ke la sekva generacio devas malaltigi siajn celojn.

Hodiaŭ mi diras al vi, ke la defioj estas realaj. Ili estas seriozaj kaj multaj. Ili ne estos superitaj facile aŭ dum mallonga tempo, tamen sciu ĉi tion, Usono: Ili estos superitaj! [plaŭda paŭzo]

Ĉi-tage, ni kuniĝas ĉar ni elektis esperon super timo, unuecon de celo super konflikto kaj malakordo. Ĉi-tage, ni venas por deklari finon de la etanimaj plendoj kaj falsaj promesoj, la kontraŭriproĉoj, kaj eluzitaj dogmoj kiuj dum tro longe strangolis niajn politikojn. Ni restas juna nacio. Sed laŭ la bibliaj vortoj, venas la tempo por forigi infanaĵojn.

Venas la tempo por reaserti nian daŭran spiriton, elekti pli bonan historion, antaŭenigi tiun karegan donacon, tiun noblan ideon transdonitan de generacio al generacio, la promeson donitan de Dio ke ĉiuj estas egalaj, ĉiuj estas liberaj, kaj ĉiuj meritas ŝancon preni sian plenan mezuron de feliĉo.

[pli longa aplaŭda paŭzo]

Reasertante la grandecon de nia nacio, ni komprenas ke grandeco neniam estu supozata. Oni devas gajni ĝin per faroj. Nia vojaĝo neniam konsistis el facilaj vojoj aŭ kontento kun malpli. Ĝi ne estis la vojo por la malkuraĝaj, por tiuj preferantaj ripozon pli ol laboron, aŭ avarantaj sole la plezurojn de riĉoj kaj famo. Male, estis la riskantoj, la agantoj, la farantoj de aĵoj — iuj famaj, sed pli ofte viroj kaj virinoj obskuraj en sia laboro — kiuj suprenportis nin laŭ la longa malfacila vojo al prosperon kaj liberon.

Por ni, ili pakis siajn malmultajn posedaĵojn kaj vojaĝis trans oceanoj serĉante novan vivon. Por ni, ili laboregis en ŝvitlaborejoj, koloniis la Okcidenton, eltenis la baton de la vipo, kaj plugis la malmolan teron. Por ni, ili batalis kaj mortis en lokoj kiel Concord kaj Gettysburg, Normandy kaj Khe Sanh.[2]

Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris ĝis iliaj manoj perdis la haŭton, por ke ni havu pli bonan vivon. Ili konsideris Usonon pli granda ol la sumo de niaj individuaj ambicioj, pli granda ol la diferencoj de naskiĝo aŭ riĉeco aŭ frakcio.

Tio ĉi estas la vojaĝo, kiun ni daŭrigas hodiaŭ. Ni restas la plej prospera, potenca nacio sur Tero. Niaj laborantoj estas ne malpli produktivaj, ol kiam tiu krizo komenciĝis. Niaj mensoj estas ne malpli inventemaj, niaj varoj kaj servoj ne malpli bezonataj ol lastsemajne, aŭ lastmonate, aŭ lastjare. Nia kapablo restas nereduktita, sed nia tempo de kontenta inerto, de protektado de la avantaĝoj de malmultaj, kaj prokrastado de malagrablaj elektoj — tiu tempo certe jam pasis. Ekde hodiaŭ, ni devas ekstari, forigi nian polvon, kaj komenci la laboron refari Usonon. [longa aplaŭda paŭzo]

Ĉar ĉie, kien ni rigardas, estas laboro farinda. La stato de nia ekonomio postulas agon, rezolutan kaj rapidan. Kaj ni agos, ne nur por krei novjan oficojn, sed por krei novan fundamenton por kreskado. Ni konstruos la stratojn kaj pontojn, la elektrajn retojn kaj ciferecajn liniojn, kiuj nutras nian komercon kaj ligas nin kune. Ni restarigos sciencon al ĝia ĝusta loko, kaj utiligos mirindaĵojn de teĥnologio por levi kvaliton de sanitara servo kaj malaltigi ĝian koston. Ni profitos la sunon kaj la ventojn kaj la grundon por fueli niajn aŭtojn kaj funkciigi niajn fabrikojn. Kaj ni reformos niajn lernejojn kaj universitatojn por plenumi la postulojn de nova epoko.

Ĉion ĉi ni povas fari. Ĉion ĉi ni faros.

Nu, estas iuj, kiuj pridubas la amplekson de niaj ambicioj, kiuj sugestas ke nia sistemo ne povas elteni tro multajn grandajn planojn. Iliaj memoroj mallongas, ĉar ili forgesis tion, kion ĉi tiu lando jam faris, kion liberaj viroj kaj virinoj povas atingi kiam imago estas kunigita kun komuna celo, kaj neceso kun kuraĝo. La cinikuloj ne sukcesas kompreni, ke la grundo moviĝis sub ili, ke la malfreŝaj politikaj disputoj, kiuj okupis nin tiom longe, ne plu validas.

Nia demando hodiaŭ ne estas ĉu nia registaro tro grandas aŭ tro malgrandas, sed ĉu ĝi funkcias — ĉu ĝi helpas familiojn trovi laboron kun deca salajro, sanrimedojn ne tro altkostajn, emeritiĝon dignan. Kie la respondo estas "jes", ni intencas movi antaŭen. Kie la respondo estas "ne", programoj finiĝos. Kaj tiuj el ni kiuj administras publikajn dolarojn devos esti respondecaj, elspezi saĝe, reformi malbonajn kutimojn, kaj fari aferojn en la lumo de tago, ĉar nur tiam ni povas restarigi la gravegan fidon inter homoj kaj ties registaro.

Nek estas la demando antaŭ ni ĉu la merkato estas forto por bono aŭ malbono. Ĝia povo krei riĉecon kaj plivastigi liberecon estas senegala. Sed ĉi tiu krizo rememorigis nin, ke sen garda okulo la merkato povas spiraliĝi preter regeblo. La lando ne povas prosperi longe kiam ĝi favoras nur la prosperulojn.

La sukceso de nia ekonomio ĉiam dependis, ne nur de la grandeco de nia tuta enlanda produkto, sed de la vasteco de nia prospero, en nia kapablo por disponigi oportunon al ĉiu volonta koro — ne pro kompato, sed ĉar tio estas la plej certa vojo al nia komuna bono. [longa aplaŭda paŭzo]

Pri nia komuna defendo, ni malakceptas kiel malveran la elekton inter nia sekureco kaj niaj idealoj. Niaj prapatroj [aplaŭdo] Niaj prapatroj, alfrontantaj danĝerojn, kiujn ni apenaŭ povas imagi, projektis ĉarton por certigi regon per leĝo kaj la rajtojn de la homaro — ĉarton plivastigitan per la sango de generacioj. Tiuj idealoj ankoraŭ lumigas la mondon, kaj ni ne cedos ilin por dumtempa avantaĝo. [aplaŭda paŭzo]

Do al ĉiuj aliaj popoloj kaj registaroj, kiuj spektas hodiaŭ, de la plej grandaj ĉefurboj, al la eta vilaĝo, kie mia patro naskiĝis, sciu ke Usono estas amiko de ĉiu nacio, kaj ĉiu viro, virino, kaj infano, kiu serĉas estontecon de paco kaj digno. Kaj ni estas pretaj estri denove. [longa paŭzo por aplaŭdo]

Memoru, ke antaŭaj generacioj alfrontis faŝismon kaj komunismon ne nur per misiloj kaj tankoj, sed per la fortaj aliancoj kaj persistaj konvinkoj. Ili komprenis, ke nia potenco sola ne povas protekti nin, nek ĝi rajtigas al ni konduti kiel ni volas. Anstataŭe ili sciis, ke nia potenco kreskas per ĝia prudenta uzo; nia sekureco devenas de la justeco de nia misio, la forto de nia ekzemplo, la hardantaj ecoj de humileco kaj modereco.

Ni estas la konservantoj de ĉi tiu heredaĵo. Gvidataj de ĉi tiuj principoj denove, ni povas renkonti ĉi tiujn novajn minacojn, kiuj postulas eĉ pli grandan penon, pli grandan kunlaboron, kaj interkomprenon inter nacioj.

Ni komencos zorge lasi Irakon al ĝiaj homoj kaj forĝi malfacile gajnitan pacon en Afganujo. Kun malnovaj amikoj kaj antaŭaj malamikoj ni laboros senripoze por malpligrandigi la atombomban minacon, kaj forpuŝi la danĝeran fantomon de plivarmiĝanta planedo.

Ni nek petos pardonon pro nia vivmaniero, nek ŝanceliĝos pri ĝia defendo. Kaj por tiuj, kiuj penas antaŭenigi siajn celojn per teroro kaj buĉado de senkulpuloj, ni diras al vi, ke nia spirito pli fortas, kaj nerompeblas — vi ne povas postdaŭri nin, kaj ni venkos vin! [longa paŭzo por aplaŭdo]

Ĉar ni scias, ke nia diversa heredaĵo estas forto, ne malforto. Ni estas nacio de kristanoj kaj islamanoj, judoj kaj hinduoj, kaj nekredantoj. Ni estas formigita de ĉiu lingvo kaj kulturo, tirita de ĉiu angulo de ĉi tiu Tero, kaj ĉar ni gustumis la amaran feĉon de civila milito kaj apartismo, kaj eliris de tiu malluma ĉapitro pli fortaj, kaj pli unuigitaj, ni tial kredas, ke la malnovaj malamoj iam pasos, ke la linioj de tribo baldaŭ solviĝos; ke dum la mondo malgrandiĝas, nia komuna homeco aperigos sin; kaj ke Usono ludu sian rolon por enkonduki novan epokon de paco.

Al la islama mondo, ni serĉas novan vojon antaŭen, baze de reciproka intereso kaj reciproka respekto. Al tiuj estroj ĉirkaŭ la terglobo, kiuj klopodas semi konflikton, aŭ kulpigi pri siaj sociaj problemoj la Okcidenton, sciu ke viaj popoloj juĝos vin per tio, kion vi konstruas, ne kion vi detruas. [paŭzo por aplaŭdo]

Al tiuj, kiuj tenas potencon per korupto kaj trompo kaj subpremo de protesto, sciu, ke vi estas sur la malĝusta flanko de historio, sed ni etendos manon se vi konsentas malfermi vian pugnon. [aplaŭda paŭzo]

Al la popoloj de malriĉaj landoj, ni promesas labori kune kun vi por burĝonigi viajn plantejon kaj por fluigi purajn akvojn; por nutri malsategajn korpojn kaj eduki avidajn mensojn. Kaj al tiuj nacioj kiel nia, kiuj ĝuas relativan abundon, ni diras ke ni ne plu povas ignori suferojn ekster niaj landlimoj, nek povas konsumi la materialojn de la mondo ignorante la efikon. Jen la mondo ŝanĝiĝis, kaj ni ŝanĝiĝu kun ĝi.

Dum ni konsideras la rolon disvolviĝantan antaŭ ni, ni memoras kun humila dankemo tiujn kuraĝajn usonanojn, kiuj nun patrolas forajn dezertojn kaj distancajn montojn. Ili havas ion por rakonti al ni, kiel la falintaj herooj kiuj kuŝas en Arlington[3] flustras tra la epokoj.

Ni honoras ilin, ne nur ĉar ili estas gardistoj de nia libereco, sed ĉar ili enkorpigas la spiriton de servo — volontemon trovi signifon en io pli granda ol si mem.

Tamen dum ĉi tiu momento, momento kiu difinos generacion, estas precize tiu spirito, kiu estu en ni ĉiuj. Kiom ajn registaro povas fari, kaj devas fari, estas finfine la fido kaj rezoluteco de la usonanoj de kio nia lando dependas. Ĝi estas la kompato endomigi nekonaton kiam digoj krevas, la sindonemo de laborantoj kiuj preferus redukti siajn laborhorojn ol vidi amikon perdi laboron, kiuj gvidas nin tra niaj plej mallumaj horoj. Estas la kuraĝo de fajrbrigadistoj sturmi ŝtuparon fumplenan, sed ankaŭ la vartemo de gepatroj al infanoj, kiuj finfine decidas nian sorton.

Niaj defioj eble estas novaj. La iloj por alfronti ilin eble estus novaj. Sed la valoroj de kiuj nia sukceso dependas — honesto kaj diligenteco, kuraĝo kaj justo, toleremo kaj scivolo, lojaleco kaj patriotismo — tiuj estas malnovaj. Tiuj valoroj estas veraj. Ili estis la serena forto de progreso tra nia historio.

Necesas do reveno al tiuj veroj. Neceso al ni nun estas nova epoko de respondeco — agnosko de ĉiu usonano, ke ni havas devojn al ni mem, nia lando, kaj la mondo; devojn, kiujn ni ne plende akceptas, sed anstataŭe prenas ĝoje, firme kun la scio ke estas nenio pli kontentiga al la spirito, pli difinanta nian naturon, ol dediĉi nin plene al malfacila tasko.

Jen la prezo kaj la promeso de civitaneco. Jen la fonto de nia memfido — la scio, ke Dio alvokas nin formi necertan sorton. Jen la signifo de nia libereco kaj nia kredo, kial viroj kaj virinoj kaj infanoj de ĉiu raso kaj ĉiu kredo povas aliĝi la feston trans ĉi tiu grandioza placo; kaj kial viro kies patro, antaŭ malpli ol 60 jaroj, eble ne ricevus servon en loka restoracio nun povas stari antaŭ vi por fari plej sanktan ĵuron.

[longa paŭzo por aplaŭdo]

Do ni marku ĉi tiun tagon per memoro pri kiu ni estas, kaj kiom longe ni vojaĝis. En la jaro de la naskiĝo de Usono, en la plej frostaj monatoj, malgranda bando de patriotoj kunpremiĝis ĉirkaŭ tendaraj fajroj sur la bordoj de glacia rivero. La ĉefurbo estis forlasita. La malamiko estis alproksimiĝis. La neĝo estis makulita de sango. En la momento kiam la sukceso de nia revolucio estis plej dubinda, la patro de nia nacio ordonis, ke ĉi tiujn vortojn oni legu al la homoj:

"Ĝi estu dirita al la estonta mondo, ke en la profundo de vintro, kiam nenio krom espero kaj virto povis travivi, ke la urbo kaj la kamparo, alarmita pro unu komuna danĝero, venis antaŭen por renkonti ĝin."

Usono: alfrontante niajn komunajn danĝerojn, en ĉi tiu vintro de nia malfacilo, ni memoru ĉi tiujn eternajn vortojn. Kun espero kaj virto, ni alfrontu denove la frostajn fluojn, kaj eltenu ĉiujn ajn ŝtormojn venontajn. Ĝi estu dirita de la infanoj de niaj infanoj, ke kiam ni estis testitaj, ni rifuzis lasi ĉi tiun vojaĝon finiĝi, ke ni ne forturniĝis nek hezitis; kaj kun okuloj fiksitaj sur la horizonto kaj kun la graco de Dio sur ni, ni portis antaŭen tiun grandan donacon de libereco kaj liveris ĝin sekure al estontaj generacioj.

Dankon, kaj Dio benu vin, kaj Dio benu Usonon.

—————

Reiru


Pritemo: Inaŭgura Parolado de Barack Obama

Ne havas komentojn eĉ!





 

Biblioteko.tk es un portal que funciona como un gran archivo de cursos, textos y noticias relacionadas con el Esperanto, este portal es un buen punto de inicio para los que se inician en el aprendizaje del idioma y ser una herramienta de consulta para los que ya lo hablan y quieren perfeccionarlo.

El contenido de la página está en constante creación; si tiene algún comentario por favor déjelo en la sección Komentejo


Vidu Ankaŭ

Esperanto Kolombio

La oficiala retejo de la Kolombia Esperanta Ligo


UEA.org

La Universala Esperanta Asocio ĉe Interreto


Esperanto.net

La Multlingva Informcentro pri Esperanto


Esperanto.com

Virtuala Komunumo


Esperanto.es

Oficiala Retejo de la Esperanta Hispana Federacio


Ameriko.org

Esperanto tra la kontinento


Liberafolio.org

Sendependa movada bulteno


Everk.it

Akademio Literatura de Esperanto


Tejo.org

Tutmonda esperanta junulara organizo


Laloko.org

Retejo de Olof Olsson kaj Daniel Salomon


Bertilow.com

La retejo plej konsultata, kun prigramatikaj tekstoj


Esperanto.org.br

Brazila Esperanto Ligo


Librejo.com

Via fonto de bonaj libroj


RadioVerda.com

Estas pionira sendependa Esperanta Radio


Reta Vortaro

La plej granda multlingva vortaro


JJmariano.com

La retejo de nia brazila amiko, kun multaj belaj fotoj


Eventeo.net

Alia vidpunkto pri nia mondo


Klaku.net

Via domokratia amaskomunikilo



free counters